Yverdon-les-Bains situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordorienta flanko de la Ĵuraso. En Yverdon la rivero Thielle, kiel nomiĝas la suba parto de la rivero Orbe alfluas al la lago.
Post la konkero de Helvetio fare de la romianoj en la jaro 58 antaŭ Kristo, ili konstruis en Yverdon-les-Bains fortikaĵon kaj nomis la lokon Vicus eburodunensis. Jam la romianoj konis la sanigan efikon de la varma mineralakvo de Yverdon kaj konstruis termojn. Ĉar la romia urbo mem ne estis fortikita, la alemanoj sukcesis konkeri kaj detrui ĝin en la jaro 260 post Kristo. En la jaro 370 la urbo estis rekonstruita, nun kiel fortikita kastelo. La romianoj forlasis la urbon, kiam ili en la 5-a jarcento cedis Helvetion al Burgonjo.
En frua mezepoko Yverdon-les-Bains troviĝis sub burgonja regado. En la 9-a jarcento kaj 10-a jarcento Yverdon apartenis al Sankta Romia Imperio. En la jaro 1251Petro de Savojo heredis la urbon, kiu nun falis sub la regado de Savojo.
En la jaro 1475 la urbo Yverdon devis kapitulacio antaŭ la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo. La paco post la bataloj de Grandson kaj Morato daŭris nur mallonge, ĝi en la jaro 1536 la bernaj trupoj konkeris Vaŭdon. Post kiam en februaro 1536 jam ĉiuj vaŭdaj urboj estis okupitaj, Yverdon ankoraŭ rezistis, sed en la nokto de la 24-a al la 25-a de februaro ankaŭ Yverdon devis kapitulaci.
Sub la berna regado la savoja Kastelo de Yverdon fariĝis la sidejo de la berna vokto.
En la epoko de la klerismo en la 17-a kaj 18-a jarcento Yverdon estis konata, ke ĝi varme akceptis la intelektulojn, filozofojn kaj vojaĝantojn el tuta Eŭropo. En la 18-a jarcento en Yverdon funkciis ne malpli ol 7 presejoj. Tie estis presita inter 1770 kaj 1780 la konata "Enciklopedio de Yverdon". Jean-Jacques Rousseau fuĝis siatempe el Francio al Yverdon por trovi ekzilon ĉe sia amiko Rougin.
Okaze de la Helveta Revolucio Yverdon estis integrita al la "Kantono Lemano" kaj poste fariĝis en 1803 distriktĉefurbo en la Kantono Vaŭdo.
Menciindaĵoj
En la Kastelo de Yverdon troviĝis de 1805 ĝis 1825 edukinstituto gvidita de Johann Heinrich Pestalozzi. Nuntempe ĝi estas muzeo. Sur la ĉefa placo de la urbo vidiĝas statuo memore al tiu fama pedagogo Pestalozzi.
Esperanto en Yverdon-les-Bains
En Yverdon-les-Bains situas la muzeo "La Maison d'Ailleurs", kiu prezentas diversajn ekspoziciojn ligitajn al fantasmaj verkoj kaj sciencfikciaj kreaĵoj.
En tiu domo estas granda salono dediĉita al Jules Verne. En 2012Mireille Grosjean vizitis la domon, renkontis la direktoron, donacis al la muzeo ĉiujn verkojn de Jules Verne en Esperanto kaj zorgis, ke la ponta verketo (fr - eo) "Jules Verne espérantiste?" estu aĉetebla en la butiko de la muzeo.
La 18-an de majo 2014 la Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo okazis en Yverdon-les-Bains. Post la kunveno okazis vizito de la muzeo "La Maison d'Ailleurs".
Ĝenerala kunveno en Blanka Kazino en Yverdon-les-Bains, 18-an de majo 2014