La kromaĵo Regrandigo kaj Turno de X (angle Resize and Rotate Extension, RandR) permesas dinamike al klientoj ŝanĝi la X-ekranojn, por regrandigi, turni kaj reflekti la ĉefa fenestro de la ekrano.
La komenca fasonado por X11 ne antaŭpensis la bezonon por dinamika regrandigo kaj oni devas rekomenci la X-servilon por efektivigi la ŝanĝojn.
Tiu infrastrukturo de la kromaĵo RandR alportis la eblecon ŝanĝi la vidigecoj sen restartigi X-sesion.
La kromaĵa infrastrukturo permesas al tekkomputiloj kaj poŝkomputiloj ŝanĝi sian ekrangrandon por vidigi per eksteraj ekranoj laŭ malsamaj ekrandistingivoj ol sian enkonstruata ekrano. [1].
La nuna versio de tiu protokola specifo estas 1.2.
Se iu labortabla medio ne provizas grafikan ilon por interagi kun tiu ebleco, la komandlinio xrandr povas esti uzata.
Referencoj
Eksteraj ligiloj