Wilmington estas urbo de Delavaro, subŝtato de Usono. La grandurbo estis konstruita sur la loko de fortikaĵo Christina, la unua sveda setlejo en Nordameriko - la urba flago ankoraŭ nun aludas pri tio. Ĝi kuŝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Christina kaj Brandywine, proksime de kie la Christina fluas en la Delavaron. La urbo estas la ĉefloko de la kantono New Castle kaj unu el la plej gravaj grandurboj en la metropola areo Delavara valo (Delaware Valley). Fine de 2020 en la urbo vivis 70 898 loĝantoj. Same svedajn radikojn cetere havas la proksima urbo Ĉester en la najbara subŝtato Pensilvanio.