William WILSON (naskiĝis la 13-an de novembro 1844 en Londono, Anglio; mortis la 1-an de junio 1912 en Glasgow, Skotlando) estis skota ĵurnalisto, naĝinstruisto kaj trejnisto. En 1883 Wilson publikigis unu el la unuaj libroj pri naĝado, "The Swimming Instructor" (La naĝinstruisto), kiu difinis modernajn konceptojn pri efikeco, trejnado kaj sekureco. Li konsideriĝas esti la iniciatinto de akvopilkado.
Eksteraj ligiloj