Wilhelm von SCHERFF (naskiĝinta la 6-an de februaro 1834 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 16-an de aprilo 1911 en Venecio) estis germana oficiro kaj armea fakverkisto.
Vivo
Scherff eniris la armeon de Prusujo en 1852 partoprenonte la kampanjojn de 1866 kaj 1870/71 kiel generalstaboficiro. Li iĝis sekciestro en la Granda generalstabo kaj docentis inter 1873 kaj 1878 ĉe la Armeakademio. En 1878 kaj 1879 li membris en komisiono kiu difinu surloke la novajn landlimojn de Bulgarujo.
Reveninte Scherff fariĝis komandanto de la 29-a infanteriregimento, en 1882 ĉefo de la generalstabo de la 11-a armea korpuso, en 1883 brigadestro, en 1888 generalleŭtenanto kaj komandanto de la 33-a divizio; en 1889 li komandantis ĉe la 18-a divizio. Retiriĝo venis en 1891 (proponon de sia persono je generalleco li rifuzis) de kiam li vivis en Munkeno.
Scherff iĝis tre konata armea fakverkisto. Taktike li malfavoris la germanan ekzercad-regularon de 1888 pro troa decidopovo por subgvidantoj. Li, havante antaŭokule la komuna sukceso, postulis ligitan atakmanieron (Scherffscher Normal- oder Einheitsangriff) - kontraŭ al la pli libera laŭmenda maniero (Auftragsverfahren). Sed la sucesoj de la japanoj dum la milito kontraŭ Rusujo ne pravigis la teoriojn de Scherff; nova reguligo de 1906 eĉ pli ekrespondecigis la surbatalkampajn subgvidantojn.
Verkistece
Jen liaj verkoj: »Gymnastik und Fechtkunst in der Armee« (kun Wilhelm von Goerne kaj Ferdinand von Mertens, Berlino 1858); »Anleitung zum Betrieb der Gymnastik und der Fechtkunst in der Armee« (anonime, 1861); »Zur Taktik der Zündnadel-Infanterie« (1863); »Die Schlacht bei Beaune la Rolande« (1872); »Studien zur neuen Infanterietaktik« (1873–74, kvar kajeroj); »Zwei- oder dreigliederig?« (1874); »Die Infanterie auf dem Exerzierplatz« (1875); »Die Lehre von der Truppenverwendung als Vorschule für die Kunst der Truppenführung« (1876–79, du volumoj; dua eldono sub la titolo »Von der Kriegführung«, 1883); »Einige taktische Grundsätze als Anhalt für die Ausbildung der Infanterie« (1879); »Reglementarische Studien« (1891–92, du kajeroj); »Delbrück und Bernhardi« (1892); »Praktische Taktik und taktische Theorie« (1893); »Unsere heutige Infanterietaktik im Spiegel der Augustkämpfe 1870 um Metz« (1893); »Kriegslehren in kriegsgeschichtlichen Beispielen der Neuzeit« (1894–97, kvin kajeroj); »Die Lehre vom Kriege auf der Grundlage seiner neuzeitlichen Erscheinungsformen« (1897); »Der Schlachtenangriff« (1898–1900, du partoj); »Die Division v. Beyer im Mainfeldzug 1866« (1899); »Einheitsangriff oder individualisierter Angriff nach den Erfahrungen des südafrikanischen Krieges« (1902); »Gewehr und Gelände im heutigen Angriffskämpfe« (1904); »Vergleichender Rückblick auf die neueste Tagesliteratur über den Infanterieangriff« (1906). Ĉiuj menciitaj verkoj aperis en Berlino.
Krome li publikigis plurajn fakeseojn ĉe »Militär-Wochenblatt«. Ĉe »Süddeutsche Monatsheften« 1904–05 legeblis liaj studoj »Einführung in das Studium des Krieges«. En de la kolekto »Militärische Klassiker des In- und Auslandes« eldonis li »Vom Kriege«, verko de Carl von Clausewitz (Dresdeno 1891).
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 743 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj