La urbo estas konate de la Bombado de Wieluń - serio da aeratakoj de Luftwaffe kontraŭ la pola urbo Wieluń la 1-an de septembro 1939. La atakoj estis farataj de bombaviadilojJu 87B. Aviadilatakoj okazis subite, sen deklaro de milito fare de Germanio. Ĝia rezulto estis detruo de konstruaĵoj en 75%, kun malsanulejo kaj antikvaj konstruaĵoj. Tio estas montrata kiel ekzemplo de bruteco kaj senkaŭza teroro de germana aviado.
Oni akceptas, ke la bombado de Wieluń estis la unua atako kontraŭ civilaj celoj, kaj la batalo de Westerplatte la unua atako kontraŭ militistaj celoj. Ambaŭ eventoj okazintaj sojle de la invado en Pollandon komencis la Duan Mondmiliton.
La 1-an de septembro 1939, la urbo estis bombita fare de la germana Luftwaffe en la unua ago de la Dua Mondmilito. La plej grandan parton el la urbocentro estis detruita de germanaj bombaviadiloj, inkluzive klare markita malsanulejo kaj historia gotika katolika preĝejo de la Ĉefanĝelo Miĥaelo (vidu la apudan foton), ankaŭ tute detruita estis la loka sinagogo (vidu la suban foton), kaj mortbatis preskaŭ 1.300 civilulojn. Tri kvaronoj de la urbo estis detruitaj (vidu la apudan foton). La viktimindico estis pli ol dufoje kiel maksimumo kiel Gerniko[1]. Dum la bombado ne troviĝis polaj armeaj taĉmentoj en la urbo.