Werdau (prononcu [VERdaŭ]) estas urba komunumo en la federacia lando Saksio de Germanio. Ĝis la 31-a de julio 2008 ĝi estis la administra centro de la distrikto Zwickauer Land; ekde la 1-a de aŭgusto 2008 tiu distrikto kun najbaraj distrikto kaj eksterdistrikta urbo kunfandiĝis al nova distrikto Zwickau, kaj la urbo estas parto de tiu nova distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 21951 loĝantojn.
Esperanto en Werdau
Hermann Albrecht Naumann enkondukis Esperanto-kursojn en la mezlernejoj de Werdau en 1920 kaj 1922.
Eksteraj rilatoj