Wakeley - prononco per sistemo IFA [wˈe͡ɪkli] - estas antaŭurbo de la urbego Sidnejo, en la subŝtatoNovsudkimrio de Aŭstralio. Ĝi situas 34 kilometrojn okcidente de la Sidneja centra komerca distrikto. Wakeley estas parto de la regiono Pli granda okcidenta Sidnejo (angleGreater Western Sydney, prononco per sistemo IFA [ɡɹˈe͡ɪɾɚ wˈɛstɚn sˈɪdni]). Laŭ la censo de 2021, Wakeley havis 4 893 loĝantojn, en 2016 estis 4 746.
Demografio
37,9% de la homoj en Wakeley estis naskitaj en Aŭstralio kompare kun mezume 65,4% en tuta Novsudkimrio. La plej oftaj naskiĝlokoj post Aŭstralio estas Irako (16%), Vjetnamio (14%) kaj Kamboĝo (4,2%). La angla estas nur uzata hejme de 21,2% de loĝantoj kompare kun mezume 67,6% en tuta Novsudkimrio. La plej oftaj lingvoj parolataj post la angla estas la vjetnama de 17,9 %, la asiria-novaramea de 15,1 % kaj la araba de 7,1 % el la loĝantoj.