La vulkan-eksploda indikilo, mallonge VEI, estas skalo pri la forteco de vulkana erupcio, proponita de Chris Newhall (U.S. Geological Survey) kaj Steve Self (Universitato de Havajo) en 1982. Ili uzis la anglalingvan esprimon volcanic explosivity index.
Priskribo
La skalo etendiĝas de 0 al 8 kaj mezuras la logaritmon de la elĵetaĵa volumeno dum erupcio. La valoro 0 signifas ne-eksplodecan erupcion kun elĵeto de 104 m³. La volumeno dekobliĝas per ĉiu paŝo sur la skalo (escepte de paŝo 1); valoro 8 do signifas "kolosegan" erupcion de 1012 m³, kun cindrokolono pli ol 25 km alta. Tia erupcio supozeble estis tiu de kaldero Yellowstone proksimume 800 000 jarojn antaŭ nia epoko (vidu artikolon Vulkanego).
Kvankam la origina skalo finiĝas ĉe 8, ĝi estas senprobleme plivastigebla. Tio necesas por priskribi erupcion de la kaldrono La Garita en Koloradio (ĉ. 26–28 milionojn da jaroj antaŭ nia epoko). Ĝi eligis ĉirkaŭ 5·1012 m³ da erupciaĵo, kio respondas al VEI-valoro de ĉirkaŭ 8,7.
Eblas priskribi per la skalo ankaŭ malfortegajn erupciojn, per negativaj valoroj, sed tio ne havas praktikan signifon.
Kritiko
La VEI-mezuro ignoras certajn aspektojn de vulkanaj erupcioj:
- Ĝi ignoras la tempon, dum kiu la erupciaĵo estas elĵetita. Sed ĉar temas pri "eksplodo", eblas supozi tre mallongan tempon.
- Ĝi ignoras la denson de la elĵetata materialo, do egaligas malpezan cindron al peza rokaĵo.
- Ĝi ignoras la eksplodan forton, do la rapidon de la elĵeto; tiu ĉi estas rilata al la unua punkto (tempo).
La skalo
Jena tabelo donas la karakterizajn ecojn de vulkan-eksplodo por ĉiu ŝtupo. Notu, ke la volumenaj valoroj markas la limojn inter la ŝtupoj, ne ties mezojn. Ŝtupo 1 estas escepta: ĝiaj maksimumo kaj minimumo havas rilatumon de 100; en la aliaj ŝtupo ĝi estas nur 10.
Ankaŭ notu, ke pro la ecoj de la tera atmosfero la cindra kolono ne povas senfine altiĝi.
VEI |
Klasada nomo |
Priskribo |
Alto de cindra nubo |
Volumeno elĵetita |
Ofteco |
Ekzemplo |
Nombro de historiaj erupcioj
|
0 |
Havaja |
ne eksploda |
< 100 m |
> 1000 m³ |
ĉiutaga |
Kilauea |
multaj
|
1 |
Strombola |
leĝera |
100–1000 m |
> 10.000 m³ |
ĉiutaga |
Stromboli |
multaj
|
2 |
Strombola |
eksploda |
1–5 km |
> 1.000.000 m³ |
ĉiusemajna |
Galeras, 1992 |
3477
|
3 |
Sub-plinia |
eksplodega |
5–15 km |
> 10.000.000 m³ |
ĉiujara |
Nevado del Ruiz, 1985 |
868
|
4 |
Sub-plinia/plinia |
kataklisma |
10–25 km |
> 0,1 km³ |
ĉiujardeka |
Galunggung, 1982 |
278
|
5 |
Plinia |
kataklismega |
> 25 km |
> 1 km³ |
ĉiujarcenta |
Saint Helens, 1980 |
84
|
6 |
Plinia/krakatoa |
kolosa |
> 25 km |
> 10 km³ |
ĉiujarcenta |
Krakatoa, 1883 |
39
|
7 |
Transplinia (krakatoa) |
kolosega |
> 25 km |
> 100 km³ |
ĉiujarmila |
Tambora, 1815 |
4
|
8 |
Transplinia |
kolosega |
> 25 km |
> 1000 km³ |
ĉiujn 10.000 jarojn |
Toba, 75.000 a.K. |
1
|
9 |
Fiŝ-kanjona |
kolosega |
> 25 km |
> 10.000 km³ |
nesciata |
antaŭ 27 milionoj da jaroj |
1
|