Vojtovice, (germane Woitzdorf) estas vilaĝo (domaro) en Ĉeĥio, loka parto de municipo Vlčice. Ĝi troviĝas en Riĥleba montaro 3 km sude de Vlčice, laŭlonge laŭ rojo Mlýnský potok. Vivas ĉi tie 17 loĝantoj (2021).
Vojtovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 1,46 km².
Historio
Vojtovice (antaŭe ankaŭ Vojtěchov) estas unuafoje menciata en la jaro 1567 kaj ĝi estis fondita verŝajne mallongtempe antaŭ tio, sed sur loko de pereinta samnomata mezepoka vilaĝo, post kiu restis preĝejo menciata jam en la jaro 1500. Ĝi estas do la plej malnova kaj la plej grandaj el la etaj domaroj, kiuj estiĝis ĉirkaŭ Vlčice. Ĝi ankaŭ havis kun Vlčice pluajn sortojn.
Vojtovice estis plejparte agrikultura vilaĝo. Ekde la jaro 1812 ĉi tie funkciis lernejo.
Post la dua mondmilito kaj post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj la vilaĝo estis ĝisloĝigita proksimume ĝis 60 %, sed poste la nombro de loĝantoj denove sinkis. En la vilaĝo konserviĝis kelkaj popolaj konstruaĵoj, sonorilo kaj kapeleto, sed unu kapelo estis antaŭ nelonge detruita.
Sur la katastro de Vojtovice, sude kontraŭ fluo de rojo Mlýnský potok, troviĝas ankaŭ arbarista kaj paŝtista domaro Nová Véska (ger. Neudörfel), estiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1760. En la jaro 1836 ĉi tie estis 17 domoj kaj en la jaro 1930 estis da ili 15. Nun ĉi tie troviĝas nur kelke da konstruaĵoj ĉirkaŭ arbaristejo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 345 |
---|
1880 | 343 |
---|
1890 | 355 |
---|
1900 | 302 |
---|
1910 | 256 |
---|
1921 | 282 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 276 |
---|
1950 | 149 |
---|
1961 | 113 |
---|
1970 | 79 |
---|
1980 | 61 |
---|
1991 | 35 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 42 |
---|
2011 | 21 |
---|
2021 | 17 |
---|
En Vojtovice estas registritaj 24 adresoj, 16 daŭraj objektoj kaj 6 refreŝigejaj aŭ dumtempaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 15 domoj, 9 daŭre loĝigitaj.
Fotogalerio
Partoj de municipo Vlčice (4) |
---|
|
|