Visa aŭ plennome Visa Incorporated estas korporacio de financaj servoj kun centra oficejo en la planita urbeto Foster City, kantono San Mateo, subŝtato Kalifornio de Usono, kies ĉefa servo de la firmao estas la kreditkartoVisacard. La korporacio fondiĝis en 1958 en Fresno, Kalifornio, je nomo BankAmericard, kaj en 1975 transformiĝis al la nuna strukturo kaj nomo. Formala financa centro estas la financa distrikto de la urbo San-Francisko.
La firmao donas licencojn al bankoj en ĉiuj mondpartoj por eldono de la koncernaj kreditkartoj, kaj pliajn licencojn por varbado de kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj. Krom la kreditkartoVisacard ekzistas diversaj "debitkartoj" (do kartoj al kies kontoj oni unue ĝiras monon kaj poste perkarte elspezas ĝin, do ne prenas krediton de la banko) kaj kartoj ekskluzive por ricevo de kontanta mono el loka giĉeto aŭ bankaŭtomato.