TOMORI Viola estis rumanihungara psikologino, instruistino naskita en Koloĵvaro la 17-an de junio 1911 kaj mortinta en Tiszaújváros la 31-an de marto 1998.
Kariero
Viola Tomori, Váróné diplomiĝis pri matematiko-fiziko, poste pri psikologio en Segedo (1927) kaj ŝi doktoriĝis pri psikologio (1935). Inter 1931 – 37 ŝi kompletigis siajn studojn en Vieno, Berlino, Lepsiko kaj en la Ohio State University. Ŝi instruis en Segedo (1933), en Budapeŝto (1935), en Nové Zámky (1939), de aŭtuno de 1940 en Székelyudvarhely. De 1952 la komunistaj aŭtoritatoj maldungis ŝin. De tiam ŝi laboris en Oradea kiel helplaboristino. En 1986 post la morto de sia edzo ŝi translokiĝis Hungarion.
Fonto