La loĝantoj nomiĝas villarejos. La censita populacio en 2009 estis de 673 loĝantoj.
Situo
Villar del Pedroso estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distriktoIbores, je altitudo de 732 m; je 168 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 242 km². La municipa teritorio limas norde kun la rivero Taĵo, kiu separas ĝin el la provinco de Toledo. Ĝi havas submunicipon nome Navatrasierra, situa sude, en la Sierra de Altamira.
Klimato
La klimato estas de tipo mediteranea. La pluvokvanto atingas jaran averaĝon de nur 474 mm. pro la situo de la teritorio kontraŭvento de la ĉefaj altaĵoj de la Villuercas. La plej pluva sezono estas vintro (171 mm.) kaj la plej seka somero (35 mm.) La mezaveraĝa jara temperaturo estas de 15,9 °C. La plej malvarma monato estas decembro, kun 7,2 °C kaj la plej varma julio, kun 26,1 °C.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
La areo estis loĝata jam antaŭ la alveno de la romianoj. Ekzistas en la ĉirkaŭo monumentoj de taŭroj realigataj en ŝtono, konataj kiel Verracos, kiu estis skulptitaj de popolo nomata vetonoj kiu vivis en la areo. Poste venis romianoj, visigotoj kaj mozaraboj.
Kiam la Regno de Kastilio konkeris la areon el la islamanoj, kolonoj petis al la reĝo Fernando la 3-a kromnome La Sanktulo la rajton reloĝigi la teritorion. Tion oni permesis al ili la 13an de januaro de 1249, kio povas esti konsiderata proksimuma fondodato de Villar del Pedroso.
Monumentoj
Krom la jam menciataj Verracos, la ĉefa monumento estas la katolika preĝejo de Sankta Petro. Konstruita inter la 15a kaj 18a jarcentoj el granito. La interno konservas gravajn interesaĵojn, nome du retabloj: unu de la 18a jarcento ornamitaj per azuleĥoj el Talavera de la Reinakaj unu de la 17a jarcento kun kvin pentraĵoj de tiu epoko.