Victor Wittner, estante filo de kuracisto, pasigis la junulajn jarojn en Suceava. Post kiam li ekstudentis pri medicino ĉe la Universitato de Vieno li devis eksoldati en la Aŭstria-hungara armeo dum la Unua mondmilito. Post militofino li aktivis en Vieno kiel liberprofesia verkisto kaj teatrokritikisto, i.a. ĉe la taggazeto Die Stunde kaj la kulturmagazino Die Bühne.
Ekde 1928 li redaktistis kaj inter januaro 1930 kaj majo 1933 li ĉefredaktistis ĉe la en Berlino eldonita kulturgazeto Der Querschnitt. En 1932 lia komedio Ein Herr Herbst premieris ĉe la viena Volkstheater. Post la potencakiro de la nazioj li reiris al Aŭstrujo kie li pro malriĉeco ofte devis ŝanĝi la loĝejojn. Post Anschluss en marto 1938 li fuĝis al Prago kaj poste en Svislando. Internigite li rajtis vivi en porrifuĝintaj loĝejoj en Zuriko. Labori antaŭ 1945 ne permesitis al li. Ekde 1947 Wittner troviĝis intertempe ankaŭ denove en Vieno.
Honoroj
En Vieno li ricevis honoran tombon (Zentralfriedhof, 30C, vico 15, nr. 6).[1] Krome nomitis en 1958 strato por li en Essling (Viktor-Wittner-Gasse).
Werner Röder; Herbert A. Strauss (eld.): International Biographical Dictionary of Central European Emigrés 1933-1945. Band 2,2. München : Saur, 1983 ISBN 3-598-10089-2, p. 1255
Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe: Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Band 3: S–Z, Register. Hrsg. von der Österreichischen Nationalbibliothek. Saur, München 2002, ISBN 3-598-11545-8, p. 1494.
Armin A. Wallas: Wittner, Victor. En: "Killy Literaturlexikon", Band 12, 2011, p. 493
Eva Reichmann: Wittner, Victor. En: Andreas B. Kilcher (eld.): Metzler Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur. Jüdische Autorinnen und Autoren deutscher Sprache von der Aufklärung bis zur Gegenwart. 2a eldono, Metzler, Stuttgart/Weimar 2012, ISBN 978-3-476-02457-2, p. 544-545