Vekhorloĝo estas horloĝo kiu, je antaŭe indikita momento, donas signalon kun la celo veki aŭ averti la uzanton. Kiam oni vekiĝis aŭ oni estas jam avertita oni povas elŝalti la signalon.
La klasika vekhorloĝo estas mekanika horloĝo, kiun oni ĉiutage devas streĉi. Ĉe la supro estas du sonoriloj, kun sonormartelo inter ili. Je la dorsoflanko oni povas alĝustigi la montrilojn de la tempo kaj vektempo.
Nuntempaj vekhorloĝoj havas prokrastilon por plu dormi kaj reaŭdigi la veksonon post kelkaj minutoj.
Kiam la aparato ankaŭ posedas radioricevilon, oni parolas pri vekradio. La radio ofte ankaŭ povas esti uzata kiel veksignalo. Modernaj vekhorloĝoj povas inkludi aliajn helpilojn kian lumon kiun oni povas ŝalti dumnokte por certigi pri la horo nuna.
Historie tiu aparato anstataŭas alian tre uzatan pli naturan vekilon kiu estis virkoko kiu pli malpli regule ekkantis je vekhoro.
En multaj verkoj, ĉu literaturaj, kinaj aŭ teatraj, ĉapitroj aŭ koncernaj eroj komencas per la fakto kiam vekhorloĝo vekas la rolulon kiu devas ellitiĝi por komenci taglaboron. Tiu fakto povas aperi kiel ĉiutagaĵo, peza tasko, tragedia, parodia aŭ bonhumora, kiam ekzemple la vekito frapas la vekhorloĝon kvazaŭ revenĝe.