Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de blinda povumo. Por varo (komercaĵo) rigardu la paĝon Varo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Varo (apartigilo).
Kiel mezurunuo de povumo, la varo egalas la vaton (aŭ, ekvivalente, la voltamperon). Tamen, la mezurunuo estas nur uzata por indiki blindan povumon en elektrotekniko, ne ĝeneralan specon de povumo.
Historio
La nomo varo etimologie devenas de la termino “volto-ampero reaga” (francevolt-ampère réactif). La mezurunuo estis proponata en 1932 fare de la rumana Constantin Budeanu kaj adaptata de la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEC).[2][3] Antaŭ tio, estis proponita por la unuo de la blinda povumo la nomo de Dol honore al Miĥail Osipovich Dolivo-Dobrovolsky. Sed tiu nomo ne kongruas al la SI-sistemo[4]