Valéria Berdál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berdál Valéria estis hungara operkantisto (soprano), subreto.
Valéria Berdál [1] naskiĝis la 4-an de julio 1933 en Kőszeg, ŝi mortis la 17-an de decembro 2003 en Szeged.
Biografio
Valéria Berdál akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1955. Ŝi kantadis operojn kaj operetojn en Nacia Teatro (Szeged) seninterrompe ĝis 1980. Ekde 1972 ŝi ankaŭ instruis en muzika lernejo en Szeged, poste ekde 1985 en muzikakademio de Szeged. Ŝi havis la instruan rangon docento. Ŝi instruis ekzemple operkantistojn Ilona Tokody kaj Ildikó Komlósi. Ŝi ricevis premiojn en 1971 kaj 1972, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged".
El ŝia repertuaro
Memorigiloj
- memortabulo en Szeged (2014) [2]
Fontoj