Véretz [ aŭskulti] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Indre-et-Loire, prononco [ɛ̃dʁelwaʁ] kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro, france Centre-Val de Loire, prononco [sɑ̃tʁə val də lwaʁ], borde de la rivero Luaro. Fine de 2021 en la komunumo vivis 4 732 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Tours kaj al la kantono Montlouis-sur-Loire.
Geografio
La areo de la komunumo estas granda je 13,86 km² kaj ĝia alteco varias inter 47 kaj 94 msm[1]. La urbo estas konstruita ĉe la rivero Cher.
Ĉirkaŭaj lokoj
Véretz havas kvar samlimajn komunumojn[2] :
Vidindaĵoj
Jen estas kelkaj vidindaĵoj de Véretz[3] :
- kastelo de Veigné
- kirko Notre-Dame de Véretz
- la postrestaĵoj de Gaŭlo-Romania akvedukto
- la fontano Bakĥo
- la ponto
- la keloj
- la silkraŭpejo
- "La Chavonnière", domo kiu apartenis al Paul-Louis Courier de Méré
Famuloj
Jen estas kelkaj el la famuloj de Véretz[4] :
- Paul-Louis Courier de Méré, franca verkisto kiu naskiĝis en Parizo en 1772. Li aĉetis la domon "la Chavonnière" en 1817, kaj estis murdata en la arbaro de Larçay en 1825.
- Eugène Bizeau, poeto kiu naskiĝis en Véretz en 1883.
- Gabrielle d'Estrées, la reĝamatino de Henriko la 4-a, kiu estus havinta "domon de bano" en Véretz por sin bani en la rivero Cher (ĉi-tiu domo ankoraŭ ekzistas).
- Madame de Sévigné, kiu amis iri al la kastelo de Véretz por viziti amikon, la "abbé d'Effiat".
- Hortense Mancini, nevino de Jules Mazarin, estis dum kelka tempo kastelestrino de Véretz.
- A. D. G. (kies vera nomo estas Alain Fournier), franca verkisto kaj ĵurnalisto entombigita en la mortintejo de Véretz.
Blazono
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj