La urbodistrikto 10 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 5,3 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 25 083 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 733 loĝantoj po km². Ĝi kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Garath kaj Hellerhof.
Eksteraj ligiloj