La unuaj libroj de Esperanto estas la unuaj verkoj en Esperanto. Ili estas libroj, pli precize lernolibroj, pri Esperanto. La unuaj libroj estis verkitaj de Zamenhofo.
Unua Libro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Libro.
La Unua Libro estis publikigita la 26-an de julio 1887 kaj korespondas al la publikigo de la lingvo Esperanto. Ĝi estas la unua verko kaj laŭnome la unua libro pri Esperanto. Alilingvaj eldonoj estis publikigitaj poste ĝis 1888, krom la angla eldono (kiu enhavis plurajn erarojn kaj estis retradukita poste de Richard H. Geoghegan) kaj la hebrea eldono (publikigita en 1889).
Dua libro
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua libro.
En 1888 aperis la Dua Libro. Ĝi estis verkita nur en Esperanto, do ĝi estas la unua libro verkita nur en Esperanto. Finfine, Zamenhof aldonos "duan parton" al la libro, nome Aldono al la Dua Libro.
Ĝia kompleta nomo estas Dua Libro de l' Lingvo Internacia.
Samjare aperis la libro pri aldonoj al la Dua Libro, la tiel nomata Aldono al la Dua Libro de l' lingvo internacia. Ĝi estas la tria libro de Esperantujo.
Rezulto
La unuaj libroj de Esperanto permesis koni la lingvon Esperanto kaj kreskigi ĝin. Pro tio okazis la unua Universala Kongreso kaj la 98 aliaj, konsentite pro la ekspansio de Esperanto tra la mondo per la unuaj verkoj (libroj).