UniversitatoAndrássy, (pli komplete Germanlingva Universitato Andrássy Gyula), germaneAndrássy Gyula Deutschsprachige Universität Budapest estas malgranda universitato en Hungario, en Budapeŝto, kie instruas 51 pedagogoj 200 studentojn.
Historio
Hungario, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando fondis la universitaton en 2001. En la sekva jaro jam komenciĝis la instruado. La komuna celo estis instrui fakulojn, kiuj konas ankaŭ Mez-Eŭropon kaj post lernado ili helpas la integradon. Oni instruas ekzemple juron, ekonomion, diplomation. Komence la studentoj estis grandparte hungaroj, sed en 2009 alvenis jam studentoj el 25 landoj.