Uleila del Campo estas hispana municipo apartenanta al Andaluzio kaj al provinco Almerio en la komarko Filabres-Tabernas. Ĝi lokas en la centro de la provinco je altitudo de 640 msm kaj estas 39 km2 ampleksa kun 833 loĝantoj (2019) kaj denseco de 21,74 loĝ/km².
Komence de la 20a jarcento estis pli ol 2000 loĝantoj, sed poste oni malpliiĝis iom post iom kaj komence de la 21a jarcento estas malpli ol 1000 loĝantoj, tio estas oni perdia la duonon de la loĝantaro.
Geografio
La municipo estas sur la centra zono de la provinco Almerio kaj sur la suda deklivaro de la montaro Sierra Filabres, ĉe la monteto Cerro Monteagud. Limas norde kaj okcidente kun la municipo Benizalón, oriente kaj sudoriente kun Sorbas, sudokcidente kun Tahal kaj sude kun Lucainena de las Torres.[1]