Tahal estas municipo de Hispanio de la provinco Almerio, Andaluzio. En 2017 estis 346 loĝantoj. Ĝia areo estas de 95 km² kaj havas loĝdensecon de 4,0 loĝ/km². Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 37º 13' N, 2º 17' O. Ĝi estas je altitudo de 1010 metroj kaj je 68 km de la provinca ĉefurbo, Almerio en la komarko Filabres-Tabernas.
La klimato estas milda somere dum la vintro karakteriziĝas pro varmo kaj forta neĝofalo. La pejzaĝo de pinaroj kaj kverkaroj kontrastas kun la proksima Dezerto de Tabernas; krome estas olivarboj kaj migdalarboj. Estas ankaŭ naturaj fontoj, kio ebligas disvolvigon de la lokaj fruktoĝardenoj.
En la Mezepoko oni konstituis urboŝtaton de Tahal, kaj estis grava loko dum la Reconquista. La kastelo estas la ĉefa montro de la tiuepoka senjorlando, kiel grava pasejo kaj kontrolejo inter la Valo de Almanzora kaj Tabernas. Laŭ legende dum irado de la Katolikaj Gereĝoj en 1489 al la konjero de la urbo Almerio, ili tranoktiĝis en la kastelo.