Dum la dancado de la tvisto (angleTwist) per la supra parto de la korpo oni faras turnantan movadon, dum kio la kurbiĝintaj brakoj estas levataj. Intertempe la suba parto de la korpo faras kontraŭan movadon. Oni devas dum tio samtempe teni la krurojn iom kurbaj (kiel oni parte kaŭras). Ĉiu individue dancas; la dancantoj preskaŭ ne tuŝas unu la alian.