Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913
Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913
Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1913
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 248 + 22
ISBN 2649-3888
vdr

Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913 estas eldono de la Tutmonda Jarlibro Esperantista por la jaro 1913. La jarlibroj estis eldonataj ĉiujare en Parizo fare de Esperantista Centra Oficejo por raporti pri ties ĉi agadoj kaj ĝenerale pri la Esperanto-movado.

Enhavo

  • Antaŭparolo
  • Almanako
  • Oficialaj Institucioj
  • Internaciaj fakaj asocioj kaj institucioj
  • Regionaj propagandaj asocioj
  • Listo de Esperantistaj gazetoj
  • Korespondantoj kaj komercistoj

Recenzoj

Citaĵo
 La atendita libro enhavanta la adresojn de ĉiuj Esperantistoj fine aperis sub titolo de « Tutmonda Jarlibro Esperantista ». Krom la oficiala adresaro de la novaj Esperantistoj, serio XXIVa, ni tie trovas la adresojn de la Esperantistoj senditajn de la diversaj societoj aŭ kolektitajn en la antaŭaj nomaroj.

La graveco de tiu laboro senkulpigas la multnombrajn erarojn kiuj glitigis en ĝiajn kolonojn precipe pri Belgujo; sed malgraŭ tiu negrava malkorekte tiu jarlibro pruvos al la plej obstinaj skeptikuloj la disvastigon vere mirindan de la lingvo ĉe ĉiuj popoloj de la mondo. Ankoraŭ la propaganduloj, la komercistoj, korespondantoj, k. t. p. havos la utilan libron kiun ili postulis de longatempe.

Bedaŭrinde la prezo de la nova libro estas tro multekosta por la modestaj monujoj de la plimulto el niaj samideanoj : unu ekzemplero, 2 frankoj; dek ekzempleroj, 15 frankoj por ĉiuj Societoj niaj. Ni timas malrapidan disvastigadon de tiu jarlibro pro ĝia kosto. 
— La belga sonorilo - Numero 022, Junio (1904)

Eltiraĵoj

Eksteraj ligiloj