Triumf-Palaco (ruseТриу́мф-Пала́с) estas loĝata nuboskrapulo en Moskvo, Rusio, laŭ adreso:Ĉapajev-traveturejo, domo 3. Ĝi estis konstruita dum 2001 — 2006 kaj fariĝis la plej alta konstante loĝata domo en Eŭropo (ĝis kiam oni konstruis nubskrapulojn de Moskva-Siti); ĝia alto estas 264,1 metroj.
La konstruaĵo estas 45-etaĝa; etaĝoj 11 — 38 estas loĝataj; la lastajn 3 loĝatajn etaĝojn okupas hotelo.