Triseĝa monto (germane: Dreisesselberg, ĉeĥe: Třístoličník) estas monto en Šumava, kies montopintaj partoj situas en Bavario proksime de ĉeĥa-germana limo. Ĝi troviĝas 5 kilometrojn sudoriente de municipo Haidmühle en landa distrikto Freyung-Grafenau kaj 8 km sude de la ĉeĥa Stožec. La monto havas supermaran altecon 1333 metrojn. Granitaj rokoj sur pinto de Triseĝa monto estas envicigitaj en listo de "100 la plej belaj geotopoj de Bavario“.[1]
La nomo de monto
La germana nomo Dreisesselstein, pli poste Dreisesselberg estis donita al la monto laŭ proksima trilanda punkto (3 km oriente), kie de antaŭ longe kontaktiĝas limoj de Bohemio, Bavario kaj Aŭstrio.[2] La ĉeĥa nomo Třístoličník estas novepoka traduko de la germana nomo. Oni uzis ankaŭ nomoj Třízubec aŭ Říruřec. Laŭ legendo sur tri ŝtonaj seĝoj kunvenadis regantoj de la tri menciitaj landoj.[3]
Montopinto
La montopintaj partoj de Triseĝa monto estas kreataj de rondigita montodorso plilongigita de nordo al sudo en longeco 500 m kun multaj granitaj rokformacioj (turetoj kaj simile), kiuj estiĝis pro eroziado. Maksimuman altecon 1333 m atingas sur nordo de la montodosrso monto Hochstein, sub kiu troviĝas kapelo de episkopo Neumann (Bischof-Neumann-Kapelle; konsekrita al ĉeĥa naskiĝinto, misiisto en Usono kaj la unua nordamerika sanktigito) el la jaro 1980. La suda apuda montopinto kun rokgrupo Dreisesselfels havas supermaran altecon 1311 m. Estas de tie bona rondbelvido krom alia en Bavarion kaj dum bona videbleco eĉ al Alpoj. Dum bonaj kondiĉoj eblas observi eĉ 206 km malproksiman Grossglockner. [4]
Pri la longdistanca rondvido el Triseĝa monto al alpa ĉeno de Pinzgau ĝis malsupraaŭstria montaro Schneeberge verkis jam en la jaro 1867 Adalbert Stifter en sia lasta verko Aus dem bayrischen Walde.[5] Ĉe Dreisesselfels situas montara kabanoBerggasthof Dreisessel kun restoracio. Ĉe la kabano situadis limbudo, kiu en la jaro 2016 komplete forbrulis.[6] La ĉeĥa teritorio (katastra teritorio Nová Pec) ne atingas en la montopintajn partojn de Triseĝa monto – ĝia plej alta punkto estas angulo de limo de limŝtono n-ro 14 en alteco 1302 m s. m. en rekta distanco 30 m de la suda apuda montopinto.[7]
Ĉirkaŭaĵo
Sur la norda deklivo komenciĝas floskanalo de Schwarzenberg. Ekde la montopinto de Triseĝa monto direkte al sudoriento tiriĝas karakteriza montodorso, sur kiu situas ankaŭ Trojmezná (1361 m) kaj la plej alta monto de la ĉeĥa parto de Šumava Plechý (1378 m). La ĉeĥa flanko de tiu ĉi limregiona montodosro inkluzive de deklivoj de Triseĝa monto estas protektata kiel naturmemorindaĵo Trojmezná hora.
↑Lutterer, Ivan. (1997) “Šumava”, Zeměpisná jména v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. Havlíčkův Brod: nakladatelství Tobiáš, p. 253. ISBN 80-85808-50-1.