La urbo okupas surfacon de 71 km2, inkluzive de stratoj, strandoj kaj lagoj. Ĝi havas 20 km da marbordo, el kiuj elstaras la strandoj La Mata, Los Locos, El Cura, El Acequión aŭ Los Náufragos. La mezumaj temperaturoj estas inter 12° kaj 25 °C.
La oficiala nombro de la loĝantaro, laŭ datumoj de NIS2008, estas 101.381 loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 49,2% estas hispanoj kaj eksterlandanoj ĉirkaŭ 50,8%. La plimulto de la hispanaj loĝantoj, registritaj en la municipo, naskiĝis en la provincoj Alakanto, Madrida Regiono, Murcio, Biskajo kaj Asturio.