Tommaso Salvadori

Tommaso Salvadori
Persona informo
Tommaso Salvadori
Naskiĝo 30-an de septembro 1835 (1835-09-30)
en Porto San Giorgio
Morto 9-an de oktobro 1923 (1923-10-09) (88-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1923) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Pizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
natursciencisto
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ornitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Adelardo Tommaso Salvadori Paleotti (30an de septembro, 1835; 9an de oktobro, 1923, Torino) estis itala zoologo kaj ornitologo.

Salvadori estis naskiĝinta en Porto San Giorgio, filo de grafo Luigi Salvadori kaj Ethel. Li prenis fruan intereson pri birdoj kaj publikigis katalogon de la birdoj de Sardio en 1862. Li poste studis medicinon en Pizo kaj Romo.[1]

Li partoprenis la armean ekspedicion de Garibaldi en Sicilion nome la Ekspedicio de la Milo, funkciante kiel kuracista oficiro.

Li estis helpanto en la Muzeo de Zoologio en 1863, kaj iĝis Vicdirektoro de la Royal Museum of Natural History (Reĝa Muzeo de Naturhistorio) en Torino en 1879. Li estis specialisto pri birdoj de Azio. En 1880, li estis en forpermeso al la Muzeo pri natura historio de Londono por labori pri iliaj katalogoj. La Salvadoria fazano (Lophura inornata) estas nomigita laŭ li kiel ankaŭ la Salvadoria varano, Varanus salvadorii (ankaŭ konata kiel la varano de Salvadori, la Papua varano, aŭ Artelia). Li publikigis ĉirkaŭ 300 artikolojn pri ornitologio.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 WS (1924) Notes and news Arkivigite je 2012-08-05 per la retarkivo Wayback Machine. Auk. 41(2):384-385