Sri Rangam estas ĉerivera insulo en la urbo Tiruĉi. Ĝi estas formita de la rivero Kavero kaj Kolidamo (alfluanto de Kavero, kiu iras norde de la insulo). La insulo havas 31 km longe kaj 2,4 km larĝe. La citadelo Srirangam, elstara pilgrimloko hinduisma, troviĝas en la centro de la insulo.
Historio
Tiruĉirapali estas longe loĝata. Iam estis urbo nomata Uraijur (nun antaŭurbo), kiu estas grava loko de arkeologoj. Ĝi estas menciita fare de Ptolemeo en la 2a jarcento a.K. Dum la mezepoko diversaj regnoj regis en la urbo. Municipo formiĝis en 1865.
Ekonomio
En Tiruĉirapali la industrio estas la plej grava, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas precipe maizon. Dum dominado de britoj oni produktis popularajn cigaredojn. Nuntempe en la apudaĵo oni produktas cementon kaj sukeron kaj aparta industria zono okupiĝas pri elektroniko.