Tiosulfita acido[1] aŭ hiposulfita acido estas sulfura oksoacido, en kiu la sulfuro prezentas malaltan oksidonombron +1. Ĝi same nomatas "dusulfura acido" pro tio ke ĝi estas la ekvivalenta acido de la dusulfura unuoksido. Tiosulfita acido estiĝas per reakcio inter la sulfida acido kaj sulfura duoksido laŭ meditemperaturo. En alkala medio, tiosulfita acido rapide degeneriĝas estigante miksaĵon da sulfido, sulfuro, sulfito kaj tiosulfato.
En acidaj kondiĉoj ĝi estigas sulfidan acidon kaj sulfura duoksido.; Tiosulfita acido reakcias ku sulfita acido por estigi tetrationatojn, kaj kun tiosulfata acido ĝi estigas heksationatojn. Tiosulfita acido eble estigas esterojn kaj alkoholojn, ekzemple, la dumetila estero de la tiosulfita acido aŭ la duetila estero de la tiosulfita acido. Ili estas produkteblaj reakciante "natrian metoksidon" aŭ "natrian etoksidon" kun "dusulfura duklorido" kaj distilante la likvaĵoj sub redukta premo. Ili estas nesolveblaj en akvo, sed estas solveblaj en benzeno aŭ karbona kvarklorido.
Referencoj
Literaturo
- The Chemistry of Peroxides[rompita ligilo]
- General Chemistry, Linus Pauling
- Chemistry of the Climate System, Detlev Möller
- Advanced Inorganic Chemistry, Volume 1, Satya Prakash
- Inorganic Chemistry, Egon Wiberg, Nils Wiberg
- Dictionary of Inorganic Compounds, Supplement 1, Jane E. Macintyre
- Chemistry and Technology of Lubricants, R. M. Mortier,S. T. Orszulik
Sulfurhavaj acidoj |
---|
| |
|
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri kemio |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kemio.
|