Time 100: la plej gravaj personoj de la jarcento aŭ en angla origine Time 100: The Most Important People of the Century estas kompilaĵo de la plej influaj personoj de la 20a jarcento, publikigita en la gazetoTime en 1999.
La ideo por tia listo startis en 1a de Februaro1998 kun polemiko je kunsido en Hanojo, Vietnamio. La partoprenantoj en ties kreado estis iama ĵurnalisto de CBS nome Dan Rather, historiisto Doris Kearns Goodwin, iama guberniestro de Novjorko Mario Cuomo, iama ministro pri eksteraj rilatoj de Usono nome Condoleezza Rice, publicisto Irving Kristol, kaj eldonisto de Time nome Walter Isaacson.
En separata numero de la 31a de Decembro 1999, Time agnoskis Einstein kiel Persono de la Jarcento.
Listokategorioj
Tiu listo enhavas totalon de 100 personoj, kun po 20 en kvin larĝaj kategorioj: estroj kaj revoluciuloj, sciencistoj kaj pensuloj, konstruistoj kaj titanoj, artistoj kaj distristoj, kaj herooj kaj ikonoj.
Persono de la Jarcento
El 100 elektitoj, Albert Einstein estis elektito kiel Persono de la Jarcento, sur la bazo ke li estas plej elstara sciencisto en jarcento kie hegemonias scienco. La eldonistoj de Time kredis ke la 20a jarcento "esto memorata plej pro sia scienco kaj teknologio", kaj Einstein "servas kiel simbolo de ĉiuj sciencistoj — kiaj Heisenberg, Bohr, Richard Feynman, ...kiuj plulaboris lian verkon".[1]
La kovrilpaĝo de la gazeto aperigis la faman bildon de Einstein faritan en 1947 de la usona portretfotisto Philippe Halsman.
Personoj kiuj estas ĉe la 20a kaj ĉe la 21a jarcentoj
El la plej gravaj personoj de la jarcento listigitaj de la gazeto Time, nur la jenaj kvin havis la distingon esti honoritaj denove en la 21a jarcento kiem Time ekpublikigis jaran liston de la 100 personoj kiuj pluŝanĝas la mondon: