Tierra del VinoTierra del Vino (Vintero) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la sudo de la provinco. PriskriboĜi havas totalan loĝantaron de 6 730 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Corrales del Vino, sed la plej logata nuntempe estas Morales del Vino, nome la kvara plej loĝata municipo en la provinco. Menciindas, ke la nomo de la areo, devenas el la tradicia abundo de vitoj, kaj sekva produktado de vino. Kelkaj blazonoj de la tieaj municipoj montras grapolon alude. La komarkaj limoj estas norde ĉe la ĉefurbo Zamora kaj Tierra del Pan, oriente ĉe Alfoz de Toro kaj La Guareña, sude La Guareña kaj provinco Salamanko kaj okcidente Sayago. Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades) kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj. Municipoj
Historio kaj ekonomioĈefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado: vino, viando, lakto, kikeroj, asparagoj ktp. Vidu ankaŭNotoj
Information related to Tierra del Vino |