La ofensivo de Tet (vjetnameSự kiện Tết Mậu Thân; angleTet Offensive) estis militoperaco planita de la registaro de Norda Vjetnamio kaj plenumita de ties armeo kaj de la Vjetkongo en 1968 kontraŭ la fortoj aliancaj estritaj de Usono, speciale la armeo de Suda Vjetnamio, dum la Vjetnama milito. La ofensivo estis malsukceso de la armeo de Norda Vjetnamio kaj de Vjetkongo, sed ĝi havis fortan efikon super la registaro de Usono kaj kortuŝis la tutan usonan socion, al kiu la usonaj politikaj kaj militistaj estroj kredindigis, ke la nordvjetnamanoj estas venkataj kaj ke ili estas malkapablaj lanĉi militoperacon tiom ambician. La apogo de la usona popolo al la milito ege malpliiĝis kaj Usono ekŝanĝis sian strategion konvinkita, ke la kontraŭkomunisma alianco ne povos venki milite kaj ekserĉis negocadon por fini la militon.
La planado de la ofensivo estis detala kaj la plenumado bone farita; sed la militaj rezultoj estis katastrofaj por la komunistoj; tamen la politikaj konsekvencoj estis katastrofaj por Usono. La granda kvanto de usonaj soldatoj kiuj mortis dum la ofensivo, nome ĉirkaŭ 4 000, ne estis akceptita de la usona popolo.[1] La malakcepto kontraŭ la milito en Usono pliiĝis kaj tio markis turnopunkton de la milito al la malvenko de la koalicio.[2] Kelkaj fakuloj konsideras, ke temis pri taktika malvenko de komunistoj, ĉar krom la morto de dekoj da miloj da nordvjetnamanoj, ili perdis la totalon de la konkerita teritorio. Sed oni konsideras ĝin strategia venko de komunistoj pro la ŝanĝoj en la militstrategio de Usono.[3]