En iuj kristaloj, la jonigado radiado de radioaktivaj izotopoj liberigas elektronojn en la kristala reto. Tiuj elektronoj estas kaptitaj en difektoj (manko de atomo, atomo malsimila al tiuj de la cetera kristalo, dislokigo...) de la reto, el kiuj ili ne povas elfuĝi, pro nesufiĉo da energio. Varmigo, je temperaturo de 250 al 500 °C, de la kristalo donas al la elektrono la eblecon reveni al sia antaŭa loko, elsendante energion sub formo de fotonoj.
Tiel, la kristalo "redonas" la energion de la natura radiaktiveco kiun ĝi kumulis de miljaroj.
Uzo de tiu fenomeno por datado
Oni konjektas, ke la kristaloj, en objekto kiun oni volas dati, iam suferis sufiĉan varmigon por liberi ĉiujn elektronojn el la kristalaj difektoj. De tiam, la kristalo kumulis energion, kiun oni povos mezuri, per mezuro de la luma elsendo rezultanta de revarmigo.
Ekzemploj:
Terakoto, ceramiko : oni povas dati la bakadon de la argilaĵo, aŭ ĝian lastan uzon se ĝi estis suferinta varmon,
Restaĵoj de incendio : oni povas dati la incendion,
Tiu mezuro supozas la bonan konon de la natura radiaktiveco kiun la objekto suferis. Ĝi povas estas perturbata de kroma varmigo (incendio), aŭ ekspono al artefarita fonto de radiado.
La limo de la metodo estas inter 100 kaj ĉirkaŭ 800 000 jaroj. En pli longa periodo, la kristalo ne plu kumuliĝas kroman energion (tiu limo estas pli malalta en loko, kie
la natura radiaktiveco estas pli intensa). Ĝia malprecizo estas de 5% al 15%, kaj ĝis 20% se la loko, kie kuŝis la objekto, estas nekonata.