La tektono aŭ tik-arbo (Tectona) estas genro de arboj el Sudorienta Azio. Ĝi apartenas al la familio de Lamiaceae (en pli malnovaj klasifikoj al Verbenaceae). Kelkfoje ĝi estas inkludita en la subfamilio de Prostantheroideae[1].
Tectona hamiltoniana (dahata tektono) estas loka, endemia specio el Birmo, kie ĝi estas minacata;
Tectona philippinensis (filipina tektono) estas endemia en Filipinoj, kaj estas ankaŭ endanĝerigata.
La ekonomie plej grava specio estas la granda tektono, kies ligno estas malmola, neputrema kaj tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj[2].