Tea with Mussolini

Tea with Mussolini
filmo
Originala titolo Un tè con Mussolini
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 1999, 6 jan. 2000
Ĝenro drama filmo, Militfilmo
Kameraado David Watkin
Reĝisoro(j) Franco Zeffirelli
Scenaro John Mortimer • Franco Zeffirelli
Filmita en Florenco
Loko de rakonto Italio
Rolantoj Cher • Joan Plowright • Judi Dench • Maggie Smith • Lily Tomlin • Pino Colizzi • Claudio Spadaro • Massimo Ghini • Paolo Seganti • Mino Bellei • Jackie Basehart • Chris Larkin • Michael Williams • Roberto Farnesi • Giacomo Gonnella • Gianna Giachetti • Michael Williams
Produktinta firmao Medusa Film
IMDb
vdr

Tea with Mussolini (en itala: Un tè con Mussolini; en Esperanto: Teo kun Mussolini) estas duonmembiografia primilita komedi-drama filmo de 1999 reĝisorita de Franco Zeffirelli, kun scenaro de John Mortimer, kiu rakontas la historion de juna italo edukita en etoso de britaj kaj usonaj virinoj antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Luca, orfo de patrino kun patro kiu malakceptas lin, estas akceptita en Florenco en la 1930-aj jaroj fare de Mary (Joan Plowright), angla damo. Ŝi formas parton de grupo de anglosaksaj virinoj altklasaj kiuj kutime rendevuas por teumi kaj kiuj amas kulturon. Tiukadre, tiuj damoj klopodas trempi Luca en la amo kiun ili sentas por la itala kulturo kaj speciale por Florenco. Pri Lady Hester Random (Maggie Smith), la aŭtenta animo de la grupo de virinoj, ŝi krome sentas obsedon por la figuro de la diktatoro Benito Mussolini. Lia enpoviĝo senorientigas ilin ĝis la punkto ke ili decidas persone kunveni kun li por certigi, ke faŝismo ne estos malprofita por iliaj interesoj. Sed baldaŭ ili ŝanĝos opinion.

Maggie Smith jam ludis rolon de virino obsedita pro la figuro de la diktatoro Benito Mussolini en The Prime of Miss Jean Brodie (1969).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Cher: Elsa Morganthall Strauss-Almerson
  • Maggie Smith: Lady Hester Random
  • Judi Dench: Arabella
  • Lily Tomlin: Georgie Rockwell
  • Joan Plowright: Mary Wallace
  • Charlie Lucas: Luca (infano)
  • Baird Wallace: Luca (adoleskulo)

Referencoj

Eksteraj ligiloj