Tamás Ádám [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ádám Tamás estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina nomo estis Nagy Sándor Tamás.
Sándor Tamás Nagy[1][2] naskiĝis la 23-an de majo 1952 en Győr, li mortis la 6-an de septembro 2018 en Budapeŝto.
Biografio
Tamás Ádám akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1976. Lia plej grava instruisto estis Zsuzsa Simon. En la jaro 1977 li ricevis rolojn en Teatro Kisfaludy, inter 1978-1985 en Teatro Szigligeti (Szolnok). Li estis ankaŭ reĝisoro inter 1986-1990 en Teatro Radnóti. En la 1990-aj jaroj li estis televizia aktoro, baldaŭ ekde 2010 en Nacia Teatro (Szeged) li estis aktoro kaj reĝisoro. Lia filo iĝis muzikisto.
Liaj teatraj roloj (elekto)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Linda (1989) - bruligisto
- Família Kft. (serio 1991–1999) - kuracisto
- Jóban Rosszban (2016)
Elektitaj reĝisoraĵoj
Elektitaj kostumaj laboroj
- Molière: Tartufo
- Dušan Kovačević: Radovan la 3-a
Elektitaj dekoraciaj laboroj
Fontoj
Referencoj