La vilaĝo posedas riĉan art-historian heredaĵon kaj en ĝi konserviĝas la spuroj el romaniko-mudeĥaro plej gravaj el la ekzistantaj de la Madrida Regiono. Laŭ diversaj arkeologiaj esploroj la loko estis loĝata antaŭ la romia epoko, kvankam oni ne povas konfirmi la konstantan loĝadon en setlejo ĝis la romia okupado de Iberio.
Dum la muzulmana regado, ĝi konvertiĝis en unu el la urbaj kaj militistaj nukleoj plej gravaj de la Meza Marko, vasta teritorio, grandparte koincidante kun la nuna Madrida Regiono, kiun la islama loĝantaro fortikigis por garantii la defendon de la urbo Toledo, antaŭ la rejdo de la kristanaj reĝlandoj de la duoninsula nordo.