La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo. Nyíregyháza troviĝas 42 km-ojn for.
Historio
La komunumo naskiĝis dum la ŝtatfondiĝo post 1000. En 1092 tie okazis koncilio. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento en formo Castrum (latinefortikaĵo), kiu estis la unua departementejo de la regiono. La unua departementestro estis Szabolcs. Post la mezepoko la turkoj, en 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon.