Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Poste laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda germanoj-ŝvaboj setlis. En 1787 postbaroka katolika preĝejo, en 1816 kalvinana baroka-klasikisma preĝejo konstruiĝis. En 1945 por Budapeŝto okazis gravaj bataloj, la vilaĝo ruiniĝis. En 1946 la ŝvaboj deportiĝis al Germanio, alvenis hungaraj rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio. En 1960kolĥozo pri Paco formiĝis. Ekde 1987karbonominejo funkcias.