La Svisa nacia banko aŭ majuskle Svisa Nacia Banko (mallongigite SNB) - germaneSchweizerische Nationalbank [Ŝvajceriŝe nacjoNA:Lbank], franceBanque nationale suisse, italeBanca nazionale svizzera [BANka nacjonale SVIcera] kaj romanĉeBanca naziunala svizra - estas la centra banko de la eŭropa ŝtato Svislando, respondeca por la mona politiko de la nacio kaj la sola produktanto de monbiletoj kaj moneroj de svisaj frankaj. La SNB estas Akcia kompanio laŭ speciala regularo kaj havas du ĉefsidejojn, unu en Berno kaj unu en Zuriko.
La banko ne nur respondecas pri la mona politiko kaj monprovizo de Svislando, sed ankaŭ de la najbara ŝtateto Liĥtenŝtejno, kaj en tio proksime kunlaboras kun la Liĥtenŝtejna landa banko.