La supersekundo estas anoncita per Bulletin C de la IERS, kies observatorio en Parizo atentas pri la rotacio de la Tero.
Laŭ la origina difino de la sekundo, unu tago havas 86.400 sekundojn. Sed la rotacio de la Tero laŭgrade malrapidiĝas pro la bremsa efiko de la Luno per tajdoj. Laŭ la atomaj horloĝoj, la tago ne jam estas 86400 sekundojn longa, sed 86400,002 sekundojn. Tial en la fino de la jaro 2005, ĝi estis 0,785 sekundon pli longa. Do, por sinkronigi la atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero, la supersekundo estis enkondukita.
En 1967, la sekundo estis difinita laŭ atoma tempo kiel "la tempodaŭro de 9192631770 cikloj de la radiado kiun alportas la transiro inter du niveloj de la cezio-133 atomo". Sed tiu 9192631770 estis bazita sur astronomiaj observoj el 1750-1892, do la nova atoma sekundo precize kongruis kun la rotacio de la Tero ne en 1967, sed en 1821. (Simile, la jaro de la gregoria kalendaro estis bazita sur la astronomiaj observoj de Koperniko).