Suda administra arondismento (ruseЮжный административный округ) estas arondismento de Moskvo, situanta en suda urboparto. Laŭ la stato komence de januaro 2023 (konsiderante la rezultojn de la tut-rusia populacia censo de 2020) ĝia populacio estis 1 784 570 loĝantoj,[1] iom pli ol la nombro de 1 716 808 el 2010[2] kaj signife pli ol la nombro de 1 593 065 registrita dum la censo de 2002.[3] Tio kontraŭas ĝeneralan tutlandan konstaton pri "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010", pri kiu en junio 2011 raportis la retejo Le Monde diplomatique en Esperanto.[4] La loĝantoj vivas sur areo de 131,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 089 loĝantoj/km².