Steven PRUITT (esperantigite: Stefano Pruito) estas usona volontula vikipediisto kiu faris pli da redaktoj en la anglalingva Vikipedio ol iu ajn alia redaktanto. Kun pli ol tri milionoj de redaktoj kaj pli ol 35,000 artikoloj kreitaj, li nomiĝis kiel unu el la 25 plej gravaj influantoj de la reto fare de la gazeto Time en 2017.[1] Pruitt redaktas kun la uzantonomo Ser Amantio di Nicolao.[2] Li helpis malpliigi sisteman biason en Vikipedio kaj antaŭenigi inan inkluzivecon, per la projekto Women in Red.[3]
Biografio
Pruitt diplomiĝis el Lernejo de Sankta Stefano kaj Sankta Agnes en Aleksandrio, Virginio en 2002. Li estis studento ĉe la Kolegio de Vilhelmo kaj Maria kaj diplomiĝis en 2006 kiel licenciulo pri bildartohistorio.[4] La nevikipedirilataj interesoj de Pruitt estas en la Ĥoro de Monteto Kapitolo, en kiu li kantas. Li ankaŭ estas fervora fanatikulo de opero, kiu provizis inspiron por lia uzantonomo "Ser Amantio di Nicolao" – de graveta rolulo en la opero de Puccini Gianni Schicchi.[4] Li estas kontraktisto por Usona Dogano kaj Landlima Protekto, kie li laboras kun registroj kaj informaĵoj.[1]
Redaktado de Vikipedio
Pruitt kreis lia nuna konto en 2006 dum li estis abiturienta klasano ĉe la Kolegio de Vilhelmo kaj Maria.[1] Lia unua Vikipedia artikolo estis pri Petro Francisko, kiu estas la "prapraprapraprapraavo" de Pruitt.[4] Ĝis februaro 2019, Pruitt faris pli ol 3 milionojn da redaktoj al Vikipedio, pli ol iu ajn alia redaktanto en la anglalingva Vikipedio eĉ se li pasigas nur iomete de horoj skribante, serĉante, kaj redaktante en la vespero kiam li havas tempon. Li superpasis redaktanto Justin Knapp per pli da redaktoj en 2015. Pruitt kredas ke li faris sian unuan redakton al Vikipedio en Junio 2004.[2] Liaj Vikipediaj redaktoj inkluzivis la kreadon de artikoloj pri pli ol 600 virinoj, por kontraŭigi la seksan interspacon de la retejo.[5][4]
Intervjuoj
Pruitt vidiĝis en CBS This Morning en Januaro 2019. En la intervjuo Pruitt priskribis kiel la unua artikolo, kiun li verkis estis pri malproksima prapatro. Li priskribis sian klopodon por helpi pliigi la informaĵon pri sciendaj virinoj en Wikipedia, unu eco, kiun kritikantoj de Vikipedio rimarkis ke mankas al la retejo.[5]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 "The 25 Most Influential People on the Internet". Time. Junio 26a, 2017. Trovita Aprilo 10a, 2019. [Angle]
- ↑ 2,0 2,1 "Meet The World's Most Prolific Wikipedia Editor" Arkivigite je 2019-02-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vocativ. Januaro 15a, 2016. Trovita Aprilo 10a, 2019. [Angle]
- ↑ Malloy, Daniel (Februaro 13, 2018). "This Prolific Nerd Is Shaping the Future of Wikipedia". OZY. Trovita April 10, 2019. [Angle]
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Eshleman, Tina (17a de septembro, 2018). "How the most prolific Wikipedia editor is expanding what we know about the world". W&M Alumni Ĵurnalo. No. Aŭtuno 2018. Kolegio de Vilhelmo kaj Maria. Trovita Aprilo 10a, 2019. [Angle]
- ↑ 5,0 5,1 "Meet the man behind a third of what's on Wikipedia". CBS News. Januaro 26a, 2019. Trovita Aprilo 10, 2019. [Angle]
La lasta statistikero, kiun mi vidis montris ke 17.6 elcentoj de la biografiaj artikoloj en Vikipedio estas pri virinoj, en la anglalingva Vikipedio mi diru," Pruitt diris. "Ĝi estis sub 15 elcentoj antaŭ iomete da jaro, kiu montras al vi, kiom ni povis eble movi la nadlon.
Eksteraj ligiloj