Stellenbosch estis fondita en 1679. En 1682 jam municipo formiĝis. En 1690 hugenotaj rifuĝintoj ekloĝis en Stellenbosch. En 1710 granda incendio okazis. La unua lernejo estis malfermita en 1683, mezlernejo en 1860, gimnazio en 1866, fine universitato en 1918. En la fruaj tagoj de la dua brita-buramilito (1899-1902) Stellenbosch estis unu el la britaj armeaj bazoj.
Ekonomio
Stellenbosch estas la primara loko por la vinkultivado.
Trafiko
Stellenbosch havas bonajn kontaktojn al aŭtovojoj de Kaburbo.
Klimato
Stellenbosch havas mediteranean klimaton idealan por vinkultivado. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 20 °C. Neĝo vidiĝas vintre nur sur la ĉirkaŭaj montoj.