Stará Huta – (signifas Malnova giso) - domgrupo, (parto de urbo Nová Baňa , distrikto Žarnovica, Slovakio), kuŝas en 460 m alteco super maro. Ĝi troviĝas 5 km nordokcidente de centro de urbo en la valo de Rojo de Stará Huta. (slovake: Starohutský potok). La parto ekestis en la 17-a jarcento ĉe vitragiso. Loĝantoj okupiĝis kun: potfarado; produktado de lignaj agrikulturiloj, teleroj kaj ujoj; pentrado bildojn sur la vitro. Ĉi tie troviĝas konstruaĵo de vitrafabriko de 19-a jarcento – teĥnika memoraĵo. Proksimume 300 m de la domgrupo troviĝas inter andezitaj ŝtonegoj akvofalo de Starohutský potok, kiu estas protektita kiel nacia naturmemoraĵo.
Partoj de urbo Nová Baňa (2) |
---|
|
|