Li laŭ la eduko estas magistro inĝeniero pri telekomunikado, finante la Fakultaton pri Telekomunikado kaj Elektrotekniko de la Agro-Teknika Akademio je la nomo de Jędrzej Śniadecki (legu: Jendĵej Ŝnadecki) en Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). Li laboris kiel direktoro de la Fako pri Vendado en la firmao la Pola Telekomunikado.
Dum la jaroj 1990 - 1994 li estis Vicprezidanto de la Urba Konsilantaro kaj Urba Estraro de Piława Górna. Dum la sekvontaj kvar jaroj li denove estis ano de la Urba Estraro kaj krome kiel Vicprezidanto de la Sejmeto, t.e. la Parlamento de WałbrzychVojevodio.
De la jaro 1998 ĝis 2002 li estis Prezidanto de la Urba Konsilantaro en Piława Górna.
Dum la jaroj 2002 - 2007 li estis Prezidanto kaj Vicprezidanto de la Sejmeto de Malsupra Silezio, t.e. la Municipa Parlamento de Vojevodio de Malsupra Silezio. Li ankaŭ estas la kunfondinto de la Civitana Bloko Municipa.
Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 pere de la Civitana Platformo li estis elektita la senatano de la 7-a oficperiodo en la balotregiono de Wałbrzych ricevante 106.618 balotvoĉojn.
Same dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2011 li estis reelektita ricevante 49.054 balotvoĉojn en la unumandata regiono n-ro 5.[2].