La Stacidomo de Băile Herculane (rumane: Gara din Băile Herculane) estas historia monumento en Băile Herculane, Rumanio.[1]
Historio
La konstruaĵo stariĝis ene de 1878 kaj 1886 laŭ planoj de la arĥitekto A. de Serres kiel kopio de ĉaskastelo de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio kiu troviĝis proksime de Vieno. La stacidomo, konstruita laŭ stilo de baroko, je la komenco fakte havis alian funkcion: ĝi servis kiel ĉaskastelo por lia moŝto imperiestra Francisko Jozefo la 1-a.[2]
Tiu ĉi stacidomo estas ĉe la fervojlinio Magistrala CFR 900 kiu interkonektas Bukareŝton kun Timișoara (norda stacidomo, jozefa/Iosefin).
Referencoj
Eksteraj ligiloj