En la 13-a jarcentofortikaĵo konstruiĝis sur iama vulkano 526 m-ojn alta. Inter 1566-1593 la fortikaĵo apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 loĝis en Somoskő 499 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Post Traktato de Trianon Somoskő trovis sin apud la nova landlimo en Ĉeĥoslovakio, sed en 1924 la vilaĝo redoniĝis al Hungario, sed la fortikaĵo restis en Ĉeĥoslovakio. En 1977 Somoskő aliĝis al Salgótarján. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.
Famuloj
en la fortikaĵo loĝadis Anna Losonczy, kiun ofte vizitis poetoBálint Balassi, liaj poemoj pri Julia temas fakte pri Anna